Unu tagon en januaro Mumintrolo vekiĝas el sia vintrodormo kaj ne povas reendormiĝi. Unuafoje li spertas la vintron kun neĝo kaj malvarmo. Li estas tre soleca, ĉar ĉiuj familianoj plu dormas, kaj komence la vintro timigas lin. Sed poste vekiĝas ankaŭ lia malnova amikino Eta Mim, kiu neniam timas, kaj iom post iom li renkontas novajn estaĵojn. Aperas Tu-tiki kaj ŝiaj
nevideblaj sorikoj, la bruema Hemulo, la hundeto Jelp, kiu revas pri la sovaĝaj lupoj, kaj multaj aliaj. Do, lia Muminvalo baldaŭ plenas de nekonataj gastoj, kun kiuj li spertas aventurojn, kaj finfine li rimarkas ke eblas ŝati ankaŭ la vintron. Ĉar, kiel diras lia nova konato Tu-tiki: Ĉio estas tre malcerta, kaj ĝuste tio trankviligas min.